27-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF)

en la feriejo Stanica Wodna,
Mazurio, Pollando
13a - 23a de julio 2005

Kiel
atingi?

Kiel atingi

En Mazurio troviĝas du vilaĝoj kun la nomo Cierzpięty. Certiĝu ke vi vojaĝu al tiu inter la urbetoj Piecki kaj Nawiady [Navjadi]. Ekzistas ankaŭ multaj feriejoj kun la nomo 'Stanica Wodna', do ne blinde sekvu indikilojn al malĝusta loko.

Bicikle/aŭte: Nawiady situas 40 km oriente de la urbo Olsztyn, ĉe la strato n-ro 59 Mrągowo - Piecki - Spychowo - Rozogi. Vidu lokan mapeton je http://www.stanicawodna.republika.pl/eodojazd.html.
Se vi venas de nordo al Nawiady, veturu tra la urbeto, kaj ĉ. 300 m post la fino turnu vin maldekstren (la indikilo montras 'Cierzpięta', kaj estas granda tabulo de 'Stanica Wodna' ĉe la forkiĝo).
Se vi venas de sudo, jam antaŭ la komenco de Nawiady turnu vin dekstren (la indikilo montras 'Cierzpięta').
Poste veturu sur la sola strato 2 km ĝis kaj tra la tuta vilaĝo. Je la fino de la vilaĝo la strato ne plu havas asfalton. Sekvu la indikilon 'Stanica Wodna' dekstren, kaj ĉ. 300 m tra la pinarbaro. Unue vi vidos akvorezervejon de la feriejo malantaŭ la barilo, poste maldekstre vi povas enveturi. Informiĝu kie estas via kabano, ĉar eblas parki veturilon proksime de via kabano.

Kajake: la lago situas sur la fama akvomigrada itinero Krutynia.

Per publika trafiko: Plej proksimaj trajnstacioj estas Mrągowo sur la fervojo Olsztyn - Biskupiec - Elk, kaj Spychowo sur la fervojo Olsztyn - Szczytno - Elk. Se vi intencas veni trajne, kaj deziras transporton de la stacio al la feriejo, bonvolu informi nin. En Nawiady haltas trifoje tage busoj de la linio Varsovio - Kętrzyn. Alia buslinio el Varsovio atingas trifoje tage la proksiman urbon Mrągowo.

Aviadile: Ni eksciis pri favorprezaj flugoj de sekvaj kompanioj:
WizzAir de multaj lokoj al Varsovio kaj Gdansk
GermanWings de Kolonjo kaj Stuttgart al Varsovio
EasyJet de London Luton al Varsovio
Certe ekzistas ankoraŭ aliaj. Elektu tie

Hejmpaĝo <  > Kotizo