en la feriejo Stanica Wodna,
|
Hejmpaĝo
|
Ni kore invitas vin al la 27-a REF. En 2005, ĝi okazos de merkredo, la 13-a de julio, ĝis sabato, la 23-a de julio, en la feriejo Stanica Wodna ĉe la lago Mokre en la nordpollanda regiono Mazurio, fama pro sia bela naturo. La loko apartenas al la proksima vilaĝo Cierzpięty [Ĉeŝpjenti] en la komunumo Piecki.
Ĉi-foje vi povas ĝui denove dum plenaj 10 tagoj la REF-etoson, tuj antaŭ la Universala Kongreso kaj Infana Kongreseto en Litovujo (vidu http://esperanto.lt/uk2005).
Ni atendas 15-20 familiojn, kies infanoj almenaŭ komprenas Esperanton. La programo dependas de la kontribuoj de la partoprenantoj mem: Komuna kantado, manlaboro, desegnado, sportludoj, muzikado, lingvaj ludoj, fabelo-legado kaj -verkado, naĝado, migrado ktp.
Krom feriado, la ĉefa celo de la aranĝo estas aktivigi la esperantan lingvokapablon de la infanoj. Se vi deziras ke viaj infanoj eklernu Esperanton, tiam REF ne taŭgas por vi; ekzistas diversaj aliaj aranĝoj por tiu celo. Cetere estas bonvenaj ankaŭ partoprenantoj sen infanoj, ekzemple paroj kiuj planas eduki ontajn infanojn en Esperanto.
La partoprenantoj loĝos en kabanoj kun po 4-5 litoj. La kabanoj estas ĉiuj same ekipitaj. Akvon por uzo en la kabano necesas preni de apuda ekstera akvokrano. Duŝejoj kaj necesejoj troviĝas en specialaj kabanoj sur la tereno. Aldone eblas loĝi en propra tendo. La tereno estas kovrita per pinarbaro kaj situas tute trankvile.
La feriejo havas propran sablan plaĝon ĉe la lago, kie eblas naĝi kaj akvoludi en limigita banejo sub gardo de savnaĝisto. Proksime de la plaĝo troviĝas ludejo kaj diversaj sportejoj. La tereno estas ĉirkaŭbarita. Samtempe loĝos tie turistoj diverslandaj.
Ni planas ekskurson per kajakoj, migradon al interesaj celoj proksimaj, kaj eventuale vetur-ekskursojn laŭ la eblecoj kaj laŭ la deziroj de partoprenantoj.
La aranĝo komenciĝos merkredon, la 13-an de julio, per la vespermanĝo, kaj finiĝos sabaton, la 23-an de julio, per la matenmanĝo. Eblas en la sama tago atingi la urbon Vilno en Litovujo, kie vespere malfermiĝos la 90-a Universala Kongreso de Esperanto (distanco ĉ. 350 km), kun la Internacia Infana Kongreseto en ripozejo ekster la urbo.
Ni planas organizi kaj komunan busveturadon de la REF-ejo al Vilno, kaj komunan loĝadon de REF-anoj en modesta Vilna studenthejmo. Por profiti je tiuj eblecoj, necesas laŭeble frue aliĝi al REF.