en kastelo Grezijono, Baugé, Francio
|
|
Mapo
|
|
|

Trajne: Mendu trajnbileton tra Le Mans ĝis urbo Baugé (insistu,
ke SNCF transportas ĝis Baugé). Eltrajniĝu
en Le Mans kaj eniru buson de nacia fervojo SNCF al direkto Saumur. Elbusiĝu
en Baugé. Inversdirekte
eblas trajni ĝis Saumur, tie enbusiĝi al direkto Le Mans kaj elbusiĝi
en Baugé. (Neniu buso dimance
)
Aŭte: Nord-okcidenta aŭtoŝoseo A11 - E501 inter urboj Le Mans
kaj Angers, elirejo "sortie" 12,
sekvu straton D766 ĝis Baugé. Au sud-orienta aŭtoŝoseo A85 de Tours al Angers,
eliru apud Longue,
sekvu straton D938 ĝis Baugé. Aŭtostrato kostas ĉ. 1 € (eŭro) por 6 km.
Benzino kostas 15% pli sur aŭtostrato ol en komerca centro.
De Baugé al Grezijono: Sekvu trafiktabulojn Le Lude, D817 kaj
"kastelo Gresillon". 1,35 km post elir-tabulo
de Baugé situas dekstre (sud-flanke) simpla portalo kun tabulo "Maison
culturelle de l'Esperanto". Eniru
kaj sekvu la aleon. Vi alvenis ĝustaloke se vi aŭdas la hejmecajn kriojn
paĉjo! aŭ vespermanĝo!
Bicikle: Baugé situas ĉe vojkruciĝo de stratoj D766 kaj D938.
Norde Le Mans, sude Saumur, okcidente
Angers, oriente Tours. En http://grezijono.kastelo.free.fr/biciklado.htm
troveblas kvieta itinero de Angers.
NOVA: Bert Schumann, la organizanto, ĵus aperigis por vi fotojn de Grezijono, la REF-ejo 2003
Retejo: http://grezijono.kastelo.free.fr/indekso.htm Fotoj pri Grezijono http://perso.wanadoo.fr/esperanto/grezijono.htm