24-a Renkonto de Esperantistaj Familioj (REF)

en kastelo Grezijono, Baugé, Francio
5a - 12a de julio 2003

Aliĝilo

La aliĝilo estas havebla sur tiu-ĉi paĝo, el tri diversaj formoj.
Elektu dokumenton kaj transprenu ĝin sur vian komputilon.

REF2003.doc
71 Kb - por Word, kun bildo, kaj unikodaj literoj
 REF2003.rtf
584 kb, ne povas havi viruson, sed grandas

REF2003.txt
5kb - simpla ASCII teksto sen bildoj

Klarigo: ĉiuj tri ĉi-supraj klikeblaj ligoj celumas al iu aparta memstara dokumento.
Estos iu malfacilaĵo, se vi uzas kiel retvidila-programo la programon Explorer de Microsoft. En tiu kazo, se vi simple klikas unu el la ligoj povas esti, ke tio malfermos Word   ene   de via Explorer fenestro. Tio estas ja malpraktika. Prefereble, vi uzu (musglitante super iu blua ligo) la dekstran klikon de via muso. Aperos flosanta menuo (simila al la ĉi-apuda bildo sed verŝajne en alia lingvo ol esperanto !). En tiu menuo vi elketu la ordonon, kiu signifas "Registru la celitaĵo...". Vi povos poste elekti kie sur via disko la celita dokumento registriĝos.
Tiu menuo aperos per dekstra kliko super unu el la dokumentoj
 
Por aliĝi rete, kopiu la tekston de REF2003.TXT en ret-mesaĝo, komplete plenigu ties aliĝilan parton kaj rete
sendu kiel simpla teksto al:
bsn@aql.fr
Por aliĝi per normala poŝto,
printu   REF2003.doc   aŭ    REF2003.rtf  ,
eltondu la aliĝilan parton, komplete plenigu kaj sendu al :
Bert Huet-Schumann
9 rue du Couradin
F-35510 Cesson-Sevigne
FRANCE
Vian antaŭpagon en € (euroj) vi sendu al la UEA-konto "rtsc-u" de Bert Schumann
aŭ al la bankokonto indikita en la aliĝila dokumento.

Dankon, kaj ĝis revido dum REF !