en kastelo Grezijono, Baugé, Francio
|
Hejmpaĝo
|
|
|
|
|
Ni kore invitas ĉiujn familiojn, kiuj hejme uzas Esperanton, al 25-a REF (Renkonto de E-istaj Familioj) de 5a ĝis 12a de julio 2003, sabate ĝis sabate, en Kulturdomo de Esperanto, alinome Kastelo Grezijono apud urbo Baugé, proksime de Anĝero, regiono Anĵuo, Luar-landoj, 220 km sud-okcidente de Parizo. Ni atendas 10 ĝis 20 familiojn kun infanoj, ĉeestantaj prefere dum la tuta semajno. Eblas samloke partopreni pre-REFan infanrenkonton, post-REFan E-kurson au proksime viziti proprakoste reĝajn kastelojn de rivero Luaro. Nia REF-ejo konsistas el kastelo kun aliaj domoj, ĉirkataj de 18-hektara parko kun arbaro, herbejo kaj lageto. Disponeblas nun 57 litoj (en 22 ĉambroj 1- ĝis 6-litaj), 3 duŝejoj, dormejo (kun 10 matracoj) kaj vasta herbejo por tendumi. Manĝo, preparata de E-volontuloj, okazas en kastela manĝejo. Krom biblioteko disponeblas komuna salono kun piano. Ni solaj la ejon okupas; strato ne aŭdeblas; vin vekos najbara azeno aŭ viaj infanetoj. La tradician programon kun-organizas ĉiuj partoprenantoj : komuna kantado, desegnado, manlaboroj, sportludoj, park-promeno, eble baniĝo en baseno river-akva, posttagmezaj ekskursoj laŭ deziroj kaj ebloj, nokta babilado. |
|
Organizanta familio: |
REFejo: NOVA: Bert Schumann retpoŝto: grezijono.kastelo@free.fr
|
Aliĝilo: elŝutebla ĉe la paĝo Aliĝilo aŭ petebla de bsn@aql.fr
| Kondiĉoj: Ni atendas nur Esperante parolantajn gepatrojn, kiuj interesiĝas pri esperantistaj familioj kaj volonte partoprenas la programojn. En REF partoprenas nur infanoj, kiuj aŭ parolas aŭ pasive komprenas la lingvon. Konsilindas antaŭ la renkonto paroli kun ili esperante. Por vegetaranoj kaj veg(etaĵ)anoj ni ne garantias, sed provas certigi taŭgan dieton. Post tag- kaj vespermanĝo, po 2 personoj helpas sekigi telerojn. Ĉiu tenas pura sian ĉambron kaj komunejojn. |
![]() |