24-a Renkonto de Esperantistaj Familioj (REF) en kastelo Grezijono, Bauge, Francio 5a - 12a de julio 2003 Al cxiuj familioj, kiuj hejme esperantumas Ni kore invitas cxiujn familiojn, kiuj hejme uzas Esperanton, al 25-a REF (Renkonto de E-istaj Familioj) de 5a gxis 12a de julio 2003, sabate gxis sabate, en Kulturdomo de Esperanto, alinome Kastelo Grezijono apud urbo Bauge, proksime de Angero, regiono Anjuo, Luar-landoj, 220 km sud-okcidente de Parizo. Ni atendas 10 gxis 20 familiojn kun infanoj, cxeestantaj prefere dum la tuta semajno. Eblas samloke partopreni pre-REFan infanrenkonton, post-REFan E-kurson au proksime viziti proprakoste regxajn kastelojn de rivero Luaro. Nia REF-ejo konsistas el kastelo kun aliaj domoj, cxirkataj de 18-hektara parko kun arbaro, herbejo kaj lageto. Disponeblas nun 57 litoj (en 22 cambroj 1- gis 6-litaj), 3 dusxejoj, dormejo (kun 10 matracoj) kaj vasta herbejo por tendumi. Mangxo, preparata de E-volontuloj, okazas en kastela mangxejo. Krom biblioteko disponeblas komuna salono kun piano. Ni solaj la ejon okupas; strato ne audeblas; vin vekos najbara azeno au viaj infanetoj. La tradician programon kun-organizas cxiuj partoprenantoj : komuna kantado, desegnado, manlaboroj, sportludoj, park-promeno, eble banigxo en baseno river-akva, posttagmezaj ekskursoj lau deziroj kaj ebloj, nokta babilado. --------------------------------------- Informoj pri REF 5a - 12a de julio 2003 Organizanta familio: Huet-Schumann, 9 rue du Couradin, FR-35510 Cesson-Sevigne. tel. hejma +33-2.99.83.69.86, tel. labora +33-223.284.284, rete bsn@aql.fr (aql kiel AQL kun kuo). Aligxilo: elsutebla je http://familioj.komputilo.org/ref2003.htm au petebla de bsn@aql.fr REFejo: Maison Culturelle de l'Esperanto, FR-49150 Bauge. tel. +33-2.41.89.10.34, fakso +33-2.41.82.55.22, rete grezijono.kastelo@free.fr http://grezijono.kastelo.free.fr/indekso.htm fotoj pri Grezijono http://perso.wanadoo.fr/esperanto/grezijono.htm ---------------------- Kiel atingi Grezijonon Bicikle: Bauge situas cxe vojkrucigxo de stratoj D766 kaj D938. Norde Le Mans, sude Saumur, okcidente Angers, oriente Tours. En http://grezijono.kastelo.free.fr/biciklado.htm troveblas kvieta itinero de Angers. Trajne: Mendu trajnbileton tra Le Mans gxis urbo Bauge (insistu, ke SNCF transportas gxis Bauge). Eltrajnigxu en Le Mans kaj eniru buson de nacia fervojo SNCF al direkto Saumur. Elbusigxu en Bauge. Inversdirekte eblas trajni gxis Saumur, tie enbusigxi al direkto Le Mans kaj elbusigxi en Bauge. Neniu buso dimance :-( Aute: Nord-okcidenta autosxoseo A11 - E501 inter urboj Le Mans kaj Angers, elirejo "sortie" 12, sekvu straton D766 gxis Bauge. Au sud-orienta autosxoseo A85 de Tours al Angers, eliru apud Longue, sekvu straton D938 gis Bauge. Autostrato kostas cx. 1 euro por 6 km. Benzino kostas 15% pli sur autostrato ol en komerca centro. De Bauge al Grezijono: Sekvu trafiktabulojn Le Lude, D817 kaj "kastelo Gresillon". 1,35 km post elir-tabulo de Bauge situas dekstre (sud-flanke) simpla portalo kun tabulo "Maison culturelle de l'Esperanto". Eniru kaj sekvu la aleon. Vi alvenis gxustaloke se vi audas la hejmecajn kriojn pacxjo! au vespermangxo! --------- Kondicxoj Ni atendas nur E-e parolantajn gepatrojn, kiuj interesigxas pri esperantistaj familioj kaj volonte partoprenas la programojn. En REF partoprenas nur infanoj, kiuj au parolas au pasive komprenas la lingvon. Konsilindas antau la renkonto paroli kun ili esperante. Por vegetaranoj kaj veg(etajx)anoj ni ne garantias, sed provas certigi taugan dieton. Post tag- kaj vespermangxo, po 2 personoj helpas sekigi telerojn. Cxiu tenas pura sian cxambron kaj komunejojn. --------------------------------------------- Kotizo por unu persono (minimumo: 25 euroj) BAZA KOTIZO (landoj lau UEA-difino) 150 euroj : el Francio kaj najbaraj A-landoj. 125 euroj : el aliaj A-landoj. 100 euroj : el orient-europaj kaj aliaj B-landoj. REDUKTO LAU AGXO KAJ MANGXO (validas agxo je la 5a de julio 2003) - 10 euroj : de 10 gis 18 jaroj. - 20 euroj : de 3 gis 9 jaroj. - 40 euroj : de 0 gis 2 jaroj. - 50 euroj : ne mangxas en mangxejo. REDUKTO LAU KOMFORTO KAJ DORMEJO - 0 euroj : por cxambro kun lito kaj litotukoj. Vi alportas pijxamon kaj dentobroson. - 5 euroj : por cxambro kun lito. Vi alportas litotukojn au dormosakon. - 15 euroj : por komuna dormejo (sur planko). Vi alportas matracon kaj dormosakon. - 25 euroj : por tendejo sen elektro-lumo-akvo. Vi alportas tendon, dormejon, lampon. REDUKTO POR FRUA ALIGXO - 5 euroj : por antaupago de 20 euroj popersone gxis 31a de marto 2003 ---------------------------------tondu------------------------------------------ Aligxilo : Ni aligas al 25-a REF en Grezijono de 5a gis 12a de julio 2003. familia nomo: personaj nomoj: naskigxdato (jaro-monato-tago): dieto: viande, vegetarano, veg(etajx)ano, nenio: (la lastajn 4 liniojn ripetu por cxiu persono!) adreso+lando: telefonoj, fakso: retadreso, TTT: ni dormos en: lito kun litotuko / lito sen litotuko / komuna dormejo / tendo / ni ne venos ni alvenos: bicikle / aute / trajne / avie / per NIFO / ... ni petas helpon: automapon / trajnhoraron / invitleteron / transportservon de ... ni kontribuas al programo per: Mi antaupagis ... eurojn je dato ......... al UEA-konto "rtsc-u" de Bert Schumann (jes/ne) respektive al "IBAN"-internacia-bank-kont-numero "FR76-1670-7000-7410-5197-6532-762" je "BIC"-bank-kodo "CCBPFRPPREN" (jes/ne). aligxdato .................. subskribo ...............