Kotizo

29-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF)

en la feriejo
Tiszafüredi Ifjúsági Tábor,
vilaĝo Nagyvisnyó,
Hungarujo

22a de julio ĝis
4a de aŭgusto 2007

Kotizo

aĝo 4-11 jaroj ekde 12 jaroj
A-landanoj 190 EUR 250 EUR
B-landanoj 150 EUR 200 EUR

B-landoj estas la eks-socialismaj landoj, kaj ĉiuj landoj ekster Eŭropo. Por la landokategorio validas via konstanta loĝloko.

Validas la aĝo je la 22-a de julio 2007. Beboj ĝis inkluzive 3 jaroj (kiuj ne bezonas apartan liton kaj manĝon) povas partopreni senpage.

Partatempaj partoprenantoj pagos aldone 10% al la proporciaj kostoj.

La kotizo inkluzivas tranoktojn, tri manĝojn kaj posttagmezan intermanĝeton tage, uzadon de la duŝejoj, kostojn de la organizado kaj de la programo. Ni strebas inkluzivigi ankaŭ kostojn de la ekskursoj, sed depende de la financa stato povas okazi, ke certaj aferoj ĉe ekskursoj estos aparte pagendaj.

Antaŭpago

Bonvolu antaŭpagi por ĉiu en la aĝo 4-11 jaroj po 50 EUR, por ĉiu ekde 12 jaroj po 100 EUR ĝis la 10-a de februaro 2007, ĉar tiam ni devos antaŭpagi al la feriejo por rezervado.
Se vi jam provizore antaŭpagis (ekz. dum REF 2006), bonvolu kompletigi per la diferenco al la ĉi-supre petata sumo.

Se via antaŭpago venos post la 10-a de februaro 2007, ni fakturos al vi krompagon:
ĝis la 31-a de marto 2007, po 10 EUR por ĉiu kotizanta persono;
ĝis la 31-a de majo 2007, po 20 EUR por ĉiu kotizanta persono.
Se ial vi ne sukcesos antaŭpagi ĝis la 31-a de majo 2007, bonvolu ne plu ĝiri antaŭpagon, sed pagu surloke la tutan kotizon plus krompago de po 30 EUR por ĉiu kotizanta persono.

Bonvolu kunporti pruvilon pri via antaŭpago.

La antaĆ­pago ne estas repagebla.

Vi helpas la organizantojn, se vi ĝiras jam vian plenan kotizon.

Elektu inter du eblecoj por ĝiri la monon:

Valuto

La valuto en Hungarujo estas forintoj (HUF) kies kurzo nuntempe estas ĉirkaŭ 1 EUR = 265 HUF. La kurzo estas relative malstabila kaj varias inter 260 kaj 275 HUF (vidu mem). Por eksterlandanoj estas plej bone kunporti eŭrojn kaj ŝanĝi lastmomente.


Kiel atingi < > Aliĝilo