Kontakto
En 2007, la organizado de REF okazas per internacia kunlaboro.
Se vi havas demandon, problemon, proponon, unue rigardu ĉi-sube,
kiu persono respondecas pri la temo. Poste vi povas kontakti
ŝin/lin prefere retpoŝte, aŭ telefone, aŭ paperpoŝte.
Se vi sendas retleteron, anstataŭu la parton '(heliko)'
en la adreso per la @-signo.
Ni rekomendas ke vi aliĝu al nia dissendolisto
por resti facile en kontakto kun la organizantoj
kaj aliaj partoprenantoj;
- Simple sendu malplenan mesaĝon al la adreso
REFanoj-subscribe@yahoogroups.com
- Post kelkaj minutoj vi ricevos aŭtomatan mesaĝon
kun la titolo 'Please confirm your request to join REFanoj'
(bedaŭrinde en la angla). Vi ne bezonas
kompreni la enhavon. Simple uzu la 'Respondu'-funkcion
de via retpoŝt-programo kaj sendu respondon por konfirmi
vian aliĝon. Tio estas por certigi ke neniu aligas vin sen
via scio.
- Por eviti ke fiuloj aliĝus al la listo, via aliĝo
validos nur post nia akcepto. Pri tio vi ricevos mesaĝon
kun la titolo 'Request to join REFanoj approved' (denove en la angla, pardonu).
Vi ne bezonas kompreni la enhavon.
- Nun vi povas sendi mesaĝojn al la listo per la adreso
REFanoj@yahoogroups.com
Loka organizado, programo, loĝigo:
Julianna Vas-Szegedi (Julinjo)
[Juliana Vaŝ Segedi]
Kismuhi u.5. 3/12
HU-5350 Tiszafüred
Tel: +36-70-450-1688.
j1969(heliko)vipmail.hu
Financoj, kotizoj:
Tamás Slezák
[Tomaŝ Ŝlezak]
Damjanich u. 2.
HU-9200 Mosonmagyaróvár
Tel. +36(96)211271
slezakne.tar.edit(heliko)t-online.hu
TTTejo, aliĝilo, dissendolisto:
Lars Sözüer
[Lars Sezier]
Gablenzstr. 44a
DE-47059 Duisburg
Tel. +49-203-9413650
lars.duisburg(heliko)gmx.de
Ĝis baldaŭ dum REF!
Fotoj <