|
Hejmpaĝo
|
en la feriejo
4a de aŭgusto 2007 |
|
Ni loĝos en lignaj domoj, kiuj situas en bela valo sur dekliva tereno, unuflanke kun barilo, la alian flankon baras rivereto. Ĉiuj domoj havas tri ĉambrojn kun po kvin litoj. Al la domoj apartenas propra necesejo kun malvarmakva lavkuvo. La komunaj duŝejoj troviĝas en la "malsupra" parto ene de cent metroj. Memserva manĝejo kun bufedo situas "supre". En la bufedo ĉiam haveblas kafo, sen- kaj kunalkoholaj trinkaĵoj, glacikremoj je modestaj prezoj.
Ni atendas ĉ. 20 familiojn, kies infanoj almenaŭ komprenas Esperanton. La programo dependas de la kontribuoj de la partoprenantoj mem: Komuna kantado, manlaboro, desegnado, sportludoj, muzikado, lingvaj ludoj, fabelo-legado kaj -verkado, naĝado, migrado ktp. Ni planas fari du tuttagajn ekskursojn: al Szilvásvárad, kie ni vizitos naturan parkon kun belegaj akvofaloj (10 km) kaj Eger kun malnova fortikaĵo (30 km).
Krom feriado, la ĉefa celo de la aranĝo estas aktivigi la esperantan lingvokapablon de la infanoj. Se vi deziras ke viaj infanoj eklernu Esperanton, tiam REF ne taŭgas por vi; ekzistas diversaj aliaj aranĝoj por tiu celo. Cetere estas bonvenaj ankaŭ partoprenantoj sen infanoj, ekzemple paroj kiuj planas eduki ontajn infanojn en Esperanto.